Skip to main content

Full text of "(BitArkivo.org) AktivAmeriko - Numero 009, Decembro, 2002"

See other formats


AktivAmenko 


http://wvm.geocities.coni  /  espameriko 


Novaĵletero  -  N-ro  9,  Decembro/2002 


Librofoiroj  en  Kubo:  daŭra  agado 

Kuba  E-Asocio  jam  luis  budon  por  partopreni  la 
venontjaran  Intemacian  Librofoiron  de  Havano,  kiu  komenciĝos 
la  30an  de  Januaro  2003.  Fakte,  la  asocio  partoprenis  la 
librofoiron  de  la  nuna  jaro  en  Februaro,  sed  pro  la  alta  kosto  de 
partopreno,  la  estraro  havis  grandan  dilemon  financan  por 
denove  partopreni.  Ĝuste  pro  tio  ili  provis  kaj  finfine  trovis  alian 
institucion  por  kundividi  la  budon,  kio  signifas  duonigon  de  la 
kostoj.  KEA  dividos  la  spacon  kun  la  provinca  Centro  de  la  Libro 
de  Havano,  kio  donos  al  ĝi  la  eblecon  ekspozicii  E-librojn, 
informi  kaj  varbi  interesitojn  pri  la  lingvo. 

Krome,  tio  permesas  ke  la  Asocio  ĉiam  ĉeestu 
kulturajn  kaj  klerigajn  eventojn  kiel  la  Librofoiro,  kie  oni 
interrilatiĝas  kun  aliaj  institucioj  kaj  miloj  da  homoj  renkontas 
Esperanton.  La  estraro  de  KEA  konsideras  grava  la 
partoprenon  en  tiaj  eventoj,  des  pli  grave  ke  oni  sukcesis 
duonigi  la  partoprenkotizon. 

laŭ  informo  de  Maritza  Gutierrez,  prezidantino 

Librofoiro  en  Sankta  Domingo 

Celoj  plenumitaj 

Juan  Ramon  Rodriguez  Gomez  (Kubo) 

La  Librofoiro  Sankta  Domingo  2002  (25-a  de 
aprilo-5-a  de  Majo)  donis  ŝancon  al  Kuba  Esperanto- 
Asocio  plenumi  kelkajn  celojn  rilatajn  al  disvastigo  kaj 
plifortigo  de  Esperanto  en  tiu  lando,  kaj  speciale  en  la 
direkto  informadi  la  ĝeneralan  publikon  pri  la  lingvo. 

Dum  1 1  tagoj,  la  KEA-reprezentantoj  Alberto 
Rodriguez  Pineda  kaj  Juan  R.  Rodriguez  Gomez  havis 
la  okazon  ne  nur  ekspozicii  librojn  kaj  gazetojn,  sed 
ankaŭ  vendi  kelkajn  el  ili,  disdoni  centojn  da 
propagandiloj,  paroli  kun  tiuj  kiuj  demandis  pri  la  afero 
(pli  malpli  po  dek  tage)  ekde  diversaj  vidpunktoj,  sperti 
ĝeneralan  mankon  de  informoj  en  rilato  Icun  Esperanto, 
kaj  kontakti  kun  kelkaj  kulturaj  institucioj  de  la  lando 
kaj  de  la  regiono. 

Inter  la  homoj  kiuj  vizitis  nian  standon  ekzistis 
malsimilaj  gradoj  de  konscio  kaj  kono  pri  la  IL:  tiuj 
kiuj  konis  nenion  pri  ĝia  ekzisto  ĝis  aliaj  misinformitaj 
aŭ  duoninformitaj,  eĉ  tiuj  simple  pensintaj  ke  tiu  ideo 
jam  delonge  mortis.  Tio  postulis  de  ni  longajn  kaj 
detalajn  informojn  kaj  klarigojn;  ec,  kelkfoje,  ekestis 
interesaj  debatoj  kaj  dialogoj,  kies  ĉefa  rezulto  estis 
gajni  interesitojn  lemi  E-on  kaj  trovi  personojn  pretajn 
apogi  la  poresperantan  agadon  en  tiu  lando. 

Ene  de  tiu  ĉi  lasta  gmpo  elstariĝas  S-ro.Victor 
Santos,  posedanto  de  Librovendejo,  kiu  deziras  lemi  E- 
on  kaj  ekde  nun  bonvenigos  tie  interesitojn  pri  la  IL 


Karaj  legantoj^ 

Ĉiu  renovigo  estas  pozitiva,  eĉ  se  oni  havas 
senton  pri  io  perdita.  Tio  ĉi  certe  okazis  rilate  al  la  anonco, 
ke  la  unua  Komisiito  por  Ameriko,  Atilio  ORELLANA 
ROJAS,  decidis  transdoni  sian  postenon!  Post  tiom  da 
jaroj,  li  tamen  plu  restos  tre  proksima  al  la  Komisiono  por 
Ameriko,  kiel  teknika  kaj  financa  konsilanto  al  la  skipo.  La 
nova  Komisiito  estas  d-ro  Adonis  SALIBA,  el  Brazilo, 
multjara  spertulo  pri  Esperanto  en  la  reto.  Aliaj  landoj 
eniris  la  Komisionon  kaj  iuj  reprezentantoj  ŝanĝiĝis.  La 
ŝanĝoj,  aprobitaj  de  UEA-estraro,  oficiale  efektiviĝis  dum 
la  87-a  UX.  en  Fortalezo  (legu  raporion  en  paĝo  i). 

Ĉinumere  ne  mankas  entuziasmo  en  Venezuelo, 
amikemo  en  Kolombio,  planado  en  Meksiko,  organizemo 
en  Kubo,  laborpreteco  en  Brazilo,  informemo  en  Dominika 
Respubliko  ktp. 

La  Redaktanto 

PS.  Interŝanĝu  laŭplaĉe  la  nomojn  de  tiuj  landoj 
kaj  aldonu  aliajn  amerikajn  landojn:  ne  gravas,  Esperanto 
pulsas  tra  la  tuta  kontinento!  Feliĉan  2003  al  ĉiuj! 


kun  la  celo  ke  tiu  kultura  institucio  estu  lemejo  kaj 
sidejo  de  E-o  en  Sankta  Domingo.  Mi  liveris  al  li  la 
adreson  de  tiuj  kiuj  montris  intereson  dum  la 
Librofoiro,  sed  krome  li  jam  propagandas  la  aferon  kaj 
esperas  malfermi  kurson  tie  venont-septembre. 

Cele  al  tio,  oni  donacis  al  li  stokon  da 
materialoj,  i.a.  tiuj  de  nia  perkoresponda  kurso  surbaze 
de  Sabe  Ud.  Esperanto?  (teksto  kaj  kasedoj),  krom  alia 
baza  materialo  por  vendi  inter  membroj  de  la  gmpo. 

S-ro  Santos  veturigis  min  al  Santiago  de  los 
Caballeros  kaj  tio  donis  al  mi  du  aliajn  ŝancojn: 
precizigi  kelkajn  detalojn  en  rilato  kun  E-o  en  Sankta 
Domingo,  kaj  kontaktigi  lin  persone  kun  Rafael 
Despradel  instmisto  de  la  loka  gmpo  kaj  grava 
helponto  de  la  alia.  Nia  ĉefa  interkonsento:  havi  oftajn 
kontakton  pere  de  ĉiuj  eblaj  rimedoj. 

En  Santiago  de  Los  Caballeros 
La  dua  plej  grava  urbo  de  la  lando  permesis  al 
mi  ne  nur  renkontiĝi  kun  S-ro  Despradel  (la  unua  fojo 
okazis  en  Zagrebo,  dum  la  UK),  sed  ankaŭ  kun  lia 
gmpo,  plejparte  gejunuloj,  kiuj  entuziasme  lemas  E-on 
kaj  kapablas  uzi  ĝin.  Duhora  dialogo  kun  ili  estis  la 
plej  bona  ekzemplo  de  tio. 

Sendube,  temas  pri  grupo  kun  sufiĉaj  kapabloj 
por  etendigi  la  aferon  en  Santiago  de  los  Caballeros  kaj 
en  aliaj  partoj  de  la  lando  aŭ  eksterlanden.  Inter  ili 
lemas  haitiano  (Johano  Paulo)  kiu,  post  reiro,  ege 
deziras  kontribui  kun  la  agado  por  E-o  en  sia  lando. 
Espereble,  li  apogos  la  laboron  de  Christine  Theano  en 

(daŭrigo  en  p.  3) 


DULANDA  EVENTO 

I  VENEZUELA-KOLOMBIA  RENKONTIĜO 

Inter  la  8-a  kaj  la  10-a  de  Novembro  2002 
disvolviĝis  en  Caracas,  Venezuelo,  la  Unua 
Venezuela/Kolombia  Esperanto-Renkontigho. 

Kun  la  efektiva  ĉeesto  de  trideko  da  aliĝintoj, 
ne  regule  akompanataj  de  pluraj  ekstermovadaj 
interesitoj,  precipe  la  unuan  tagon,  kiam  la  programo 
efektiviĝis  nur  en  la  hispana,  nia  Renkontiĝo  plenumis 
kontentige  siajn  celojn:  kadre  de  la  Esperanto-agado 
analizi  ia  dulandajn  lokajn  situaciojn,  la  malfacilaĵojn,  la 
eblecojn,  iniciatojn,  atingojn,  planojn. 

La  diversaj  prelegoj  montris  la  kontentigan 
lingvo-nivelon  de  la  prelegintoj  kaj  indikis  sekvindajn 
vojojn  cele  al  la  disvastigado  de  Esperanto  kaj  eblajn 
agadojn  por  atingi  lernontojn  por  niaj  kursoj.  La  densa 
programo  ne  lasis  multe  da  spaco  por  distraj  eroj,  krom 
la  gaja  instrua  prelego  de  la  juna  talenta  bogotano 
Mauricio  Cruz,  kiu  prezentis  multajn  ŝercajn  ecojn  de 
Esperanto-vortoj,  la  humuraĵoj  de  la  kolombianoj  Luis 
Jorge  Santos  kaj  Luis  Alfonso  Casas,  la  interkona 
vespero  en  la  sidejo  de  nia  Asocio  kaj  la  jubilea  festo 
per  kiu  ni  celebris  la  90-jaran  ekzlston  de  la  Venezuela 
Esperanto-Asocio.  ĉi-lasta  utilis  por  plibonigi  la 
reciprokan  interkonon  kaj  forgesigi  la  laciĝon  pro  la 
laboroj  kaj  la  streĉiĝon  pro  la  bedaŭrindaj  soci-politikaj 
cirkonstancoj  klujn  travivantas  nia  Venezuelo  de  post 
kelke  da  tempo. 

La  prelegoj  de  Prof-ro  Luis  Jorge  Santos,  el 
Bogoto,  estls  modelo  de  majstra  Esperanto-regado  kaj 
de  talenta  oratorado,  kaj  prezentls  multjarajn  spertojn 
kadre  de  la  llngvo-instruado,  kun  tre  utllaj  sugestoj. 

Per  vaiora  preiego  pri  lingvistikaj  aspektoj  de 
Esperanto  en  speciala  rilato  kun  nia  hispana 
karakterizo,  Prof-ro  Esteban  Mosonyl,  el  Caracas, 
evidentigis  la  ĝeneralan  tendencon  al  erara 
prononcado,  samtempe  indikante  eblajn  rlmedojn  por 
minimumlgi  kaj  eĉ  tute  forlgi  tiujn  prononc-erarojn. 

Tuta  surprizo  por  la  venezuelanoj  rezultis 
Rlkardo  Carrlllo,  juna  sed  kapabla  esperantlsto  el 
Bogoto.  Per  sia  prelego  pri  "seksumado  el  okcidenta 
kaj  orienta  vidpunktoj",  li  pruvls  ne  nur  konkretan 
regadon  de  la  temo,  sed  ankaŭ  kapablon  ĝln  prezenti 
per  flua  kaj  bonega  Esperanto. 

La  evento  disvolviĝis  en  salonoj  de  la 
Pedagogla  Instituto  de  Caracas,  kies  Direktoro 
respondis  pozitive  al  la  valoraj  kaj  akurataj  alpashoj  de 
ge-Prof-roj  Negrete. 

Ni  havas  la  esperon  ke  nia  laborkunveno 
rezultos  fruktodona  por  sukcesa  estonta  agado  kaj  en 
Venezuelo  kaj  en  Kolombio,  kaj  ke  en  ambaŭ  landoj  la 
kunlaboro  kaj  la  oftaj  kontaktoj  estigos  la  taŭgajn  kaj 
necesajn  kondlĉojn  por  ke  Esperanto  akiru 
aŭskulteblan  voĉon  en  nia  regiono  kaj  antaŭ  la  tuta 
Esperantujo. 

Andres  Turrisi 
Ĝenerala  Sekretarlo  de  Venezuela  E-Asocio 

REZOLUCIOJ 

La  venezuelaj  kaj  kolombiaj  esperantistoj 
kunvenintaj  en  la  Venezuela-Kolombia  Renkontiĝo  de 
Esperanto  kiu  disvolviĝis  en  Karakaso  (Venezuelo)  de  la 
8a  ĝis  la  10-a  de  Novembro  de  la  jaro  2002, 


KONSTATINTE,  ke  la  relativaj  problemoj  de  la 
esperantistaro  en  la  du  landoj  estas  pli  kvantaj  ol  kvalitaj; 

KONSTATTNTE,  ke  la  lingvonivelo  de  la 
reprezentantoj  de  la  ambaŭlandaj  esperantistaroj  estas 
kontentiga  kaj  sufiĉa  por  certigi  sukcesan  agadon  cele  al 
la  instruado  de  la  lingvo; 

KONSTATTNTE,  ke  la  membroj  de  la  Kolombia 
Esperanto-Ligo  kaj  de  la  Venezuela  Esperanto-Asocio 
pretas  kunlabori  por  la  divastigo  de  la  Tntemacia  Lingvo 
en  niaj  najbaraj  landoj; 

DECTDAS  interŝanĝi  radioprogramojn, 
radiokursojn,  artikolojn  aperontajn  en  ĵumaloj  aŭ  revuoj 
kaj  aliajn  materialojn  kiuj  povas  faciligi  la  diskonigon  kaj 
instmadon  de  Esperanto  en  niaj  landoj; 

DECTDAS  kunlabori  kun  la  Amerika  Komisiono 
de  UEA  por  antaŭenigi  la  trejnadon  de  latinamerikaj 
aktivuloj; 

SLTBSTREKAS  sian  pretecon  agadi  ene  de  la 
TLET-Sekcio  de  TTispanparolantaj  Landaj  Asocioj  por 
ebligi  la  trejnadon  de  Esperanto-instmistoj  kaj 
instruantoj; 

REKOMENDAS  aserti,  en  la  informado  pri  nia 
lingvo,  ke  "Esperanto  estas  la  plej  facila  kaj  regula 
lingvo"  anstataŭ  "Esperanto  estas  facila  kaj  regula 
lingvo"; 

EMFAZAS  la  konvenon  kaj  neceson  intensigi  la 
kontaktojn,  konsultiĝojn  kaj  interŝanĝojn  de  spertoj 
utiligante  la  interreton; 

REKOMENDAS,  ke  la  kontaktoj  inter  la 
kolombiaj  kaj  venezuelaj  esperantistoj  vigliĝu  kaj  ke 
okazu  regulaj  vizitoj  de  niaj  membroj  al  Esperanto- 
aranĝoj  en  ambaŭ  landoj; 

REKOMENDAS,  ke  ni  klopodu  inkluzivi  en 
nian  agadon  kaj  helpu  la  esperantistojn  de  ĉiuj 
hispanparolantaj  landoj  de  Ameriko  kaj  de  la  karibaj 
insuloj  en  ilia  por-esperanta  laboro; 

ATENTTGAS,  ke  en  Aprilo  de  2004  okazos  la  6’ 
Tutamerika  Kongreso  de  Esperanto  en  TTavano,  Kubo; 

REKOMENDAS,  ke  kiel  eble  plej  multaj 
Esperanto-aktivuloj  el  Venezuelo  kaj  Kolombio 
partoprenu  en  tiu  grava  aranĝo. 


KROMAJ  VOJOJ  POR  AMERIKA  AGADO 

Kiel  preleganto  de  la  oktobra  kulturkunveno 
de  Esperanto-Asocio  de  San-Paŭlo,  la  nova  UEA- 
Komisiito  por  Amerika  Agado,  d-ro  Adonis  SALIBA, 
parolis  pri  la  graveco  faciligi  la  interŝanĝon  de  spertoj 
inter  la  esperantistaj  aktivuloj  en  amerikaj  landoj,  per 
projektoj  koncemantaj  ne  nur  la  lokajn  esperantajn 
eventojn,  sed  ankaŭ  la  kulturan  kalendaron  de  la 
koncemataj  esperantaj  interagantoj. 

La  preleganto  memorigis  ke  la  urbo  San-Paulo 
mem  de  multaj  jaroj  malfermas  la  pordojn  de  sia 
interkulturejo  Memorialo  de  Latinameriko  al  ĉiaj 
kulturaj  manifestiĝoj  de  la  najbaraj  landoj.  Kial  ne 
ankaŭ  la  e-istoj  uzu  tiajn  "oficialajn  vojojn"  por 
interŝanĝi  siajn  kulturaĵojn  pere  de  Esperanto?  - 
demandis  entuziasmoplene  la  amerika  Komisiito. 


6-a  TUTAMERIKA  KGR.  DE  ESPERANTO 

UNUA  BULTENO 

Bonvenon  al  Havano  20041 

Havano  fariĝos  denove  ĉefurbo  de  Esperanto 
okaze  de  la  6a  Tutamerika  Kongreso,  kiu  sesios  en  Kubo 
de  la  21  a  ĝis  la  27a  de  marto  2004.  Pluraj  aspektoj 
pravigas  la  elekton  de  Kubo  por  gastigi  la  6an  TAKE,  inter 
ili  la  prestiĝo  de  Kuba  Esperanto-Asocio  kaj  la  sperto 
akirlta  dum  23-jara  ekzisto,  dum  kiu  ĝl  sukcesls  okazigi 
diverstlpajn  internaclajn  aranĝojn,  kles  kulmino  estls  la 
75®  Unlversala  Kongreso  en  1990.  Krome,  la  jaro  2004 
markas  la  centjariĝon  de  Esperanto  en  nia  insulo. 

Por  tiu  speciala  okazo  Kuba  Esperanto-Asocio 
sin  preparas  kaj  pretas  akceptl  kongresanojn  el  nla 
regiono  kaj  ankaŭ  el  aliaj  mondpartoj,  kiuj  certe  estos  tre 
bonvenaj  kaj  kontribuos,  post  la  kongreso  en  Fortalezo,  al 
la  plifortigo  de  la  E-agado  en  Ameriko. 

Sub  la  temo  "Kia  Esperanto-movado  por 
Ameriko?",  la  kongresanoj  ĝuos  tutan  semajnon  de  varia 
programo  kun  prelegoj,  kunsidoj  pri  la  amerika  agado, 
rondaj  tabloj,  kulturaj  vesperoj,  ekskursoj  kaj  allaj  interesaj 
programeroj. 

La  Loka  Preparkomltato  de  la  6a  TAKE  invltas  vln 
venl  al  Kubo  kaj  esperantumi  en  nla  kariba  Insulo,  kie 
Esperanto  estas  solida  kaj  matura  kaj  kompreneble  oni 
organlzos  antaŭ-  kaj  postkongresojn  por  ebligi  al  ĉiuj 
partoprenontoj  pll  longan  restadon  en  nla  lando  kun  la 
ĉiama  gastamo  de  la  kuba  esperantlstaro. 

Kiel  TAKE-premiero,  nl  organlzos  la  Unuan 
Tutamerlkan  Infanan  Kongreseton,  kio  ebligos  al  la  certe 
multaj  infanoj  en  la  regiono  konatiĝi  kaj  kunrestadi,  dum  la 
pllaĝaj  klopodas  trovi  rimedojn  por  ampleksigi  la  agadon. 

Tlu  ĉi  kongreso  estas  parto  de  pll  granda  plano 
de  UEA  por  plifortlgl  la  komunan  laboron  en  la  kontinento 
kaj  la  rilatojn  Inter  !a  amerikaj  Landaj  Asocioj. 

En  tiu  kunteksto,  ni  planas  organizi  ia  lan 
Tutamerlkan  Kulturan  Festivalon  (Santiago  de  Cuba, 
2005),  kaj  la  2an  Iberamerlkan  Konferencon  "Esperanto 
'06"  -  la  unua  ankaŭ  okazis  en  la  kuba  ĉefurbo  en  1988  -, 
ĉifoje  kun  emfazo  en  la  temoj  esperantologio  kaj 
interlingvistiko. 

Kia  Esperanto-movado  por  Amerlko? 

Ĉu  la  problemoj  kiujn  alfrontas  la  Landaj  Asocioj 
en  Ameriko  estas  la  samaj  kiel  en  Eŭropo?  ĉu  la  meza 
esperantisto  estas  la  sama?  ĉu  ili  alvenas  al  nia  movado 
pro  la  samaj  Interesoj?  Kiel  pllaltlgl  la  membraron? 
Klamanlere  helpl  la  movadon  en  landoj  kun  burĝonaj 
asocioj?  Kion  alportas  la  kulturoj  de  niaj  landoj  al  nia 
komuna  trezorujo?  Jen  kelkaj  el  la  demandoj,  kluj  provos 
trovi  respondojn  dum  la  Kongreso,  pere  de  prelegoj, 
rondtablaj  diskutoj,  korldoraj  aŭ  ĉekafaj  babiladoj,  ktp.  Nl 
ĉiuj  profitos  el  viaj  Ideoj  kaj  sugestoj! 

Aliakotizol 

Ĝls  dec.2003  USD  40.00  (poste:  USD  60.00) 

Akompanantoj  de  kongresanoj,  kaj  gejunuloj  ĝis 
16  jaroj,  pagos  50%  de  la  allĝkotlzo.  Infanoj  ĝls  11  jaroj 
kaj  handikapuloj  ne  pagos  aliĝkotlzon. 

Loka  Preparkomitato  de  la  6a  TAKE 

KUBA  ESPERANTO-ASOCIO 

Poŝtfako  5120 

CU-10500  Havano  Kubo 

Telefonoj:  +53(7)40  4484  kaj  53  9102 

Fakso:  33  8729  Rete:  kubesp@ip.etecsa.cu 


PUBLIKA  KUNSIDO  DE  AMERIKO  DUM 
LA  87.A  UNIVERSALA  KONGRESO 
Fortaleza,  Brazilo  (8-an/Aŭg./2002) 

La  publika  kunsido  de  Amerika  Agado 
disvolviĝis  laŭ  tre  harmonia  etoso  kaj  multaj  havis  la 
vicon  paroli.  Edvige  Tantin  Ackermann  (Ttalio)  rakontis 
pri  sia  unumonata  vojaĝo  tra  Brazilo.  Atilio  Orellana 
Rojas  publike  dankis  al  James  Rezende  Piton  pro  multjara 
laboro  en  la  UEA-Komisiono  por  Ameriko.  Li  transdonis 
la  reprezentantecon  de  tiu  Komisiono  en  Brazilo  al 
Mauncio  Signorini  Prado  de  Almeida.  Ankaŭ  Michela 
Lipari  (Estrarano  de  UEA  pri  Landa  Agado)  parolis. 

Poste  Atilio  anoncis  sian  anstataŭanton  kiel  nova 
UEA-komisiito  por  Ameriko:  Adonis  Saliba.  Li  rakontis 
pri  la  famaj  diskutlistoj  kiujn  li  antaŭ  jaroj  fondis  (ambaŭ 
estas  aŭspiciitaj  de  Brazila  Esperanto-Ligo):  Virtuala  E- 
Klubo  Tntemacia-VEKI  http://www.esperanto.org.br/veki 
kaj  EKT  (komencantoj  el  portugalHngvaj  landoj). 

Atilio  ankaŭ  raportis  pri  la  starigo,  en  majo  de  tiu 
ĉi  kuranta  jaro,  de  1a  Amerika  Oficejo  en  ĉambro  de 
Brazila  E-Ligo,  en  Brasflia.  La  deĵoranto,  Francisco 
Mattos  de  Oliveira,  donis  specifajn  informojn  pri  la 
oficejo. 

Krom  Atilio,  kiu  raportis  pri  Honduraso  kaj 
Dominika  Respubliko,  multaj  rakontis  pri  la  movado  en 
siaj  landoj:  Christine  Theano  (Haitio);  Deolinda  Vera 
Lopez,  kiu  anoncis  la  intencon  fondi  Paragvajan 
Esperanto-Asocion;  Eddy  Silva  Molina  (Nikaragvo),  kiu 
petis  al  ĉiuj  sendi  bildkartoj  al  tiu  lando;  Aurora  Garcia, 
pri  Meksiko;  Esteban  Mosonyi  (Venezuelo)  pri  la  dulanda 
evento;  Maritza  Gutierrez  rakontis  pri  Kubo,  kiu 
organizos  la  6-an  Tutamerikan  Kongreson  de  Esperanto 
(TAKE).  Menciinda  la  ffateca  etoso  inter  usonanoj  kaj 
kubanoj  kaj  la  aplaŭdo  pro  la  anonco  pri  la  intemacia 
geedziĝo  de  Joel  Brozovsky  (Usono)  kaj  Leonora 
Gonzalez  (Meksiko),  kiuj  konatiĝis  dum  la  5-a  TAKE, 
okazinta  pasintjare  en  Meksikurbo. 

Fine,  Leonora  Torres  (Meksiko)  publike  dankis 
al  Atilio  pro  la  laboro  antaŭ  la  Komisiono  dum  tiom  da 
jaroj.  Nun  li  helpos  aliajn  kontinentajn  Komisionojn  de 
UEA  kaj  plu  estos  konsilanto  en  la  Amerika. 

laŭ  raporto  de  Mauricio  Signorini  P.  Alnteida 


(daŭrigo  el  la  unua  paĝo) 
deziras  kontribui  kun  la  agado  por  E-o  en  sia  lando. 
Espereble,  li  apogos  la  laboron  de  Christine  Theane  en 
Portoprinco  kaj  aliaj  lokoj. 

Por  tiu  gmpo,  mi  portis  donacon  de  Kuba 
Esperanto-Asocio,  konsistanta  je  libroj,  gazetoj,  kasedoj  kaj 
aliaj  esperantaĵoj.  Mi  ankaŭ  liveris  al  S-ro  Despradel  kelkajn 
materialojn  vendotajn  al  la  gelemantoj  Estis  la  unua  fojo  ke 
alilandaj  esperantistoj  vizitis  Dominikan  Respublikon  kun  la 
celo  labori  por  Esperanto,  kaj  unuafoje  ankaŭ,  ke  membroj 
de  KEA  vojaĝis  eksterlanden  kiel  parto  de  oficiala 
delegacio,  kio  signifas  rekonon  al  nia  enlanda  laboro  kaj 
plifortiĝon  de  publikaj  rilatoj  niaj  kun  la  aliaj  17  kubaj 
kulturklerigaj  institucioj  kiuj  membris  tiun  oficialan 
reprezenton.  Do,  rezultoj  estis  ambaŭflanke.  FConklude, 
Esperanto  gajnis. 


En  land'  En  land'  En  land'  En  land'  En  land'  En 


Argentino 

La  nova  UEA-Ĉefdel egi to  por  Argentino  estas  ankaŭ  la 
nova  reprezentanto  de  tiu  lando  en  nia  Amerika  Komisiono, 
Rubĉn  Sĉnchez,  el  urbo  Neuguĉn.  La  rolon  de  Ĉefdelegito 
dum  multaj  jaroj  sindediĉe  plenumis  Rodolfo  Calĉgero. 

Argentina  E-Ligo  bezonas  komputilon  por  la  eldonado  de 
sia  oficiala  organo,  Argentina  E-l/ento.  Tiuj,  kiuj  iel 
povas  kontribui  al  tiu  celo  estas  petataj  kontakti  la 
Komisiiton  Adonis  Saliba  aŭ  Konsilanton  Atilio  Orellana. 

Brazilo 

Kreskanta  intereso  jaron  post  jaro  estiĝas  inter 
brazilaj  esperanti stoj  pri  la  Mondaj  Sociaj  Forumoj  (MSF) 
en  sudbrazila  Porto  Alegre.  Por  1a  MSF  2003,  al  lokaj 
esperantl stoj  kunordigataj  de  Miguel  BOEIRA  VIANNA 
miguel@esperant0.z2n.com  al doni ĝos  kunl aborpreta j  akti vul oj 
el  diversaj  brazilaj  urboj,  kiuj  vojaĝos  centojn  kaj  eĉ 
milojn  da  kilometroj  por  tie  informi,  ke  alia  mondo 
eblas,  ankaŭ  sur  (kaj  per)  la  lingva  kampo.  Estas 
probable,  ke  ankaŭ  nia  ĉilia  Komisionano,  d-ro  Josĝ 
VERGARA,  partoprenos  tiun  informan  agadon. 

Profesia  E-lernejo  LINGVA  (el  urbo  Sao  Paulo) 
iniciatis  la  unuan  jarfinan  renkontiĝon  por  E-familioj 
kaj  unuopuloj  en  Brazilo.  Rigardu  detalojn  ĉe 
http://www.geocities.com/lingvajarfino  -  La  evento  okazos  dum 
kvin  tagoj  (de  la  28-a/Dec/2002  ĝis  la  02-a/Jan/2003)  en 
kolonia  urbeto  S3o  Lu1s  do  Paraitinga-SP. 

De  la  lE-a  ĝis  la  16-a  de  Ĵulio  2003  en  la  kongresejo 
RioCentro  okazos  Internacia  Kongreso  pri  Odontologio, 
kun  20  mil  dentistoj  kaj  entute  40  mil  partoprenontoj . 
Plian  fojon  Aldenora  Mendonga  Mercĉs 

aldenoraesperanto@bol.com.br,  el  urbo  Nova  Iguagu,  sukcesis 
permeson  informadi  pri  Esperanto  kaj  eĉ  vendi 
lernomaterialon  en  aparta  budo.  Tiufakaj  profesiuloj, 
kiuj  scipovas  aŭ  interesiĝas  pri  Esperanto  estas  petataj 
rekte  partopreni  tiun  agadon.  Bv.  skribi  al  Aldenora  aŭ 
telefoni  al  ŝi:  +55  (21)  2695  3536. 


Meksi ko 

Meksika  E-Federacio  http://www.esperantomex.mx.org  pl  anas 
plurajn  eldonaĵojn  por  la  jaro  2003.  Inter  ili  estas 

serio  “Documentos  de  Esperanto".  La  unua  numero  jam  estas 
tradukita  kaj  temas  pri  "Internacia  lingvo  kaj  homaj 
rajtoj",  verkita  de  professoro  Roberto  Phillipson,  kaj 
eldonita  de  UEA  en  ĝia  serio  "Esperanto-Dokumentoj"  (N- 
ro3E).  Nun  MEF  atendas  respondon  al  sia  propono,  ke  UEA 
eldonu  hi spanl ingvan  serion.  La  dua  numero  estos 
"Esperanto  je  la  horo  de  tutmondiĝo",  super  kiu  nuntempe 
laboras  Jorge  Luis  GutiĜrrez.  Duan  numeron  de  "Flor'  kaj 
kanto",  enhavanta  kvin  novelojn  de  nuntempaj  verkisto 

Juan  Rulfo,  Martin  Luis  GuzmĜn,  Josĝ  Revueltas  kaj  jorge 
Ibargŭengoitia.  Tiu  volumo  estas  prezentota  dum  la  Sepa 
Meksika  Kongreso,  en  Cuernavaca,  Majo  2003. 

Kompakta  disko  kun  12  kanzonoj  de  "Cri-Cri",  plumnomo 
de  Francico  Gabilor  Soler,  muzikisto  kiu  dediĉis  sian 
talenton  komponi  infanajn  kantojn,  estas  alia  projekto  de 

meksikaj  esperanti stoj .  La  traduko  estas  preta,  farita  de 

Vicente  Valdĉs.^Li  ankaŭ  kunordigos  la  interpretadon 
(pere  de  infana  ĥoro)  kaj  surdiskigon.  Se  ĉio  iros  glate, 
post  kelkaj  detaloj  pri  kopirajto,  la  disko  estos 
prezentata  dum  la  kongreso. 

Prof-ro  Ruben  Feldman  Gonzalez  komencis  en  Decembro 
2002  kurson  de  Esperanto  ĉe  la  Universidad  Autonoma  de 
Baja  California  en  Mexi cal i -Meksi ko.  La  grupo  332  de  la 


AktivAmeriko 

novaĵletero  de  UEA-Komisiono  por  Ameriko 
aperas  dufoje  en  la  jaro  (Junio  kaj  Decembro) 

Redaktanto 
James  Rezende  Piton 
Caixa  Postal  1097 

Campinas  (SP),  BR- 1300 1-970,  Brazilo 
S  kaj  i  +55  (19)  3256  0268 
^  james.piton@iname.com 

UEA-Komisiito  por  Ameriko 
d-ro  Adonis  Marcelo  SALIBA  STLVA 
13  R.  Corinto,  543  -  apt.  8 1 
Sao  Paulo  (SP),  BR-05586-060,  Brazilo 
S  kaj  1+55(11)3725  1206 
adonis@astrale.com 

UEA-KQMTSTONQ  POR  AMERTKO 

UEA~estrarano  (Landa  Azado) 

Michela  LIPART  (Romo,  IT) 
Kunordi^anto  de  kontinentaj  komisionoj 

Atilio  ORELLANA  ROJAS  (Den  Haag,  NL) 

Arsentino 

RubĜn  SAnCHEZ  (Neugudn) 

Brazilo 

Mauricio  SIGNORINT  P.  de  ALMETDA 
(S2o  ĴosĜ  do  Rio  Preto) 

Ĉilio 

Josd  Antonio  VERGARA  (Puerto  Montt) 
Dominika  Resmbliko 
Rafael  DESPRADEL  (Santiago) 
Honduraso 

Elmer  ESCOTO  (San  Pedro  Sula) 
Kanado 

Richard  PIPER  (Qudbec) 

Kolombio 

Ricardo  CARRILLO  CALDERĜN  (Bogotd) 
Kostariko 

Hugo  MORA  POLTRONTERT  (San  Josd) 
Kubo 

Juan  Ram6n  RODRIGUEZ  (La  Habana) 
Meksiko 

Leandro  GARCTA  (Oaxaca) 

Usono 

Natalie  SERA  (Reno) 

Venezuelo 

Juan  Eduardo  BACHRICH  (Caracas) 


Fakultato  de  Eksteraj  Rilatoj 
organizis  la  kurson,  kiu 

konsistas  el  18  gelernantoj,  ĉiuj 
pli  junaj  ol  24  (11  el  la 

gelernantoj  estas  junulinoj  20- 
jaraj).  Allogo  ĉefe  venis  de  la 

anonco  :  "Kontraŭ  lingva 

imperiismo  kaj  por  Lingvaj  Homaj 

Rajtoj".  Prof-rino  Gricelda 
Lozano  klopodos  por  enkonduki  la 
Kurson  ADE  ene  de  tiu  Fakultato.